Robinsono Kruso. Defoe Daniel

Чтение книги онлайн.

Читать онлайн книгу Robinsono Kruso - Defoe Daniel страница 3

Robinsono Kruso - Defoe Daniel

Скачать книгу

Kontraŭe, Zuro diris, “Se la sovaĝuloj venos, ili min manĝu; sed vi forkuru.” Mi devis ami la junulon pro la afabla parolado. “Nu,” mi diris, “Ni ambaŭ iros, kaj se la sovaĝuloj venos, ni ilin mortigu; ja, ili ne manĝos aŭ vin aŭ min.”

      Mi donis al Zuro iom da rumo el la kesto de la Turko por reforti lin kaj ni iris surteron. La knabo ekiris kun sia pafilo mejlon de la loko, kie ni surteriris, kaj li revenis kun leporo, kiun li mortpafis, kaj kiun ni ĝoje kuiris kaj manĝis; laŭ la bona novaĵo, kiun li raportis, li eltrovis fonton, kaj ne vidis sovaĝulojn.

      Mi divenis, ke la Promontoro de la Verdaj Insuloj ne estas malproksime, ĉar mi vidis la supron de la Granda Pinto, kiun kiel mi sciis, estas apud ili. Mia sola espero estis, ke laŭlongirante la terbordon, ni trovos ŝipon, kiu enŝipigos nin; kaj tiam, kaj ne antaŭ tiam, mi sentos kvazaŭ libera viro. Unuvorte, mi konfidis mian sorton al la ŝanco; aŭ renkonti ian ŝipon aŭ morti.

      Surteron ni ekvidis iujn homojn, kiuj staras kaj rigardas nin. Ili estis nigraj, kaj ne portis vestaĵon. Mi estus irinta surteron al ili, sed Zuro, – kiu sciis plej bone – diris, “Ne vi iru! Ne vi iru!” Tial mi direktis la boaton laŭteron, por ke mi povu paroli kun ili, kaj ili longaspace iradis laŭ ni. Mi ekvidis, ke unu havas lancon en mano.

      Mi faris signojn, ke ili alportu iom da nutraĵo al mi, kaj ili siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj, duonhore revenis kun iom da sekiĝita viando, kaj ia greno kiu kreskas en tiu parto de la mondo. Tion-ĉi ni deziregis, sed ne sciis, kiel havigi ĝin, ĉar ni ne kuraĝis iri surteron al ili, nek ili kuraĝis alproksimiĝi al ni.

      Fine, ili eltrovis peron sendanĝeran por ni ĉiuj. Alportante la nutraĵon al la marbordo, ili ĝin demetis kaj tre fortirigis si mem dum ni ĝin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonŝance, ni baldaŭ kaptis grandan donacon por ili; ĉar du sovaĝaj bestoj de la sama speco, pri kiu mi jam priparolis, venis plenĉase de la montetoj al la maro.

      Ili naĝis kvazaŭ ili venis por sportigi. Ĉiuj forkuris de ili krom tiu, kiu portas la lancon. Unu el tiuj bestoj alproksimiĝis nian boaton; tial mi ĝin atendis kun mia pafilo; kaj tuj kiam ĝi estis en pafspaco, mi ĝin pafis tra la kapo. Dufoje ĝi subakviĝis kaj dufoje ĝi suprenleviĝis; kaj poste ĝi naĝis alteren, kaj falis senviva. La viroj tiom timis pro la pafilbruo, kiom ili antaŭe timis je la vidaĵo de la bestoj. Sed kiam mi faris signojn por ke ili venu al la marbordo, ili tuj venis.

      Ili rapidis al sia rabaĵo; kaj tordante ĉirkaŭ ĝi ŝnuregon, ili ĝin sendanĝere eltiris surteron.

      Ni nun lasis niajn sovaĝulojn kaj iradis dekdu tagojn plu. La terbordo antaŭ ni etendis sin kvar aŭ kvin mejlojn, (6.8 aŭ 8.3 kilometrojn) bekforme; kaj ni devis veturi iom de la terbordo por atingi tiun terpinton, tiel ke ni portempe ne vidis teron.

      Mi konfidis la direktilon al Zuro, kaj sidiĝis por pripensi tion, kion estos plej bone nun fari; kiam subite mi aŭdis, ke la knabo krias, “Ŝipon kun velo! ŝipon kun velo!” Li ne montris multe da ĝojo je la vidaĵo, opiniante, ke la ŝipo venis por repreni lin; sed mi bone scias, laŭ la ŝajno, ke ĝi ne estas iu el la ŝipoj de la Turko.

      Mi levis kiel eble plej multe da veloj por renkonti la ŝipon ĝiavoje, kaj ordonis al Zuro, ke li ekpafu pafilon, ĉar mi esperis, ke se tiuj, kiuj estas sur la ferdeko ne povus aŭdi la sonon, ili vidus la fumigadon. Ili ja ĝin vidis, kaj tuj demetis siajn velojn por ke ni povu atingi ilin, kaj trihore, ni estis ĉe la ŝipflanko. La viroj parolis kun ni per la franca lingvo, sed ni ne povis kompreni tion, kion ili diras. Fine, Skoto surŝipe diris per mia lingvo, “Kiu vi estas? De kien vi venas?” Mi diris al li iomvorte, kiel mi liberiĝis de la Maŭroj.

      Tiam, la ŝipestro invitis min veni ŝipbordon, kaj enŝipis min, Zuron kaj ĉiujn miajn posedaĵojn. Mi diris al li, ke li havu ĉion, kion mi havas; sed li respondis, “Vi estas rericevonta viajn posedaĵojn post kiam ni atingos teron, ĉar mi por vi nur faris tion, kion por mi vi farus samstate.”

      Li pagis al mi multan monon por mia boato, kaj diris, ke mi ricevos egalan monon por Zuro, se mi lin fordonus. Sed mi diris al li, ke liberiĝinte kun helpo de la knabo, mi lin ne volas vendi. Li diris, ke estas juste kaj prave por mi tiel senti, sed, se mi decidus fordoni Zuron, li estus liberigota dujare. Tial, ĉar la sklavo deziris iri, mi nenial diris ne. Trisemajne mi alvenis al Ĉiuj Sanktuloj Golfeto, kaj nun mi estis liberulo.

      Mi ricevis multan monon por ĉiujn miaj posedaĵoj, kaj kun ĝi, mi iris surteron. Sed mi tute ne sciis, kion nun fari. Fine mi renkontis viron, kies stato estas laŭ la mia, kaj ni ambaŭ akiris pecon da tero, por ĝin prilabori. Mia farmilaro, laŭ la lia, estis malgranda, sed ni produktigis la farmojn sufiĉe por subteni nin, sed ne plu. Ni bezonis helpon, kaj nun mi eksentis, ke mi eraris, ellasante la knabon.

      Mi tute ne ŝatis tiun manieron de vivo. Kion! mi pensis, ĉu mi venis tian longan vojon por fari tion, kion mi laŭbone povus fari hejme, kaj kun miaj parencoj ĉirkaŭ mi? Kaj pligrandiĝis mia malĝojo, ĉar la bonamiko, kiu min alŝipis tien-ĉi, intencas nune lasi tiun-ĉi terbordon.

      Kiam mi estis knabo, kaj ekiris surmaron, mi metis en la manojn de mia onklino, iom da mono pri kiu, mia bonamiko diris, ke mi bone farus, se mi ĝin elspezus pro mia bieno. Tial, post kiam li revenis hejmon, li alsendis iom da ĝi kontante, kaj la restaĵon kiel tukoj, ŝtofoj, lanaĵoj, kaj similaĵoj, kiujn li aĉetis. Mia onklino tiam metis en liajn manojn iom da livroj, kiel donaco al li, por montri sian dankecon pro ĉio, kion li faris por mi; kaj per tiu mono, li afable aĉetis sklavon por mi. Intertempe, mi jam aĉetis sklavon, tial mi nun havas du, kaj ĉio prosperis dum la sekvanta jaro.

      Parto II

      Sed baldaŭ miaj projektoj trograndiĝis laŭ miaj rimedoj. Unu tagon alvenis kelke da viroj por peti min, ke mi komandu sklavŝipon elsendotan de ili. Ili diris, ke ili donos al mi parton en la sklavoj, kaj pagos la tutajn elspezojn ŝarĝe. Tio estus bonaĵo por mi, se mi ne havus bienojn kaj teron; sed nun, tian ŝanĝon fari, estus malsaĝe kaj hazarde. Gajninte multe da mono, estis konsilinde ke mi laŭe daŭrigu tri aŭ kvar jarojn plu. Nu, mi diris al la viroj, ke mi tre volonte irus, se ili dume prizorgus mian farmon, kion ili alpromesis.

      Tial, mi faris mian testamenton, kaj bordiĝis tiun-ĉi ŝipon je la oka datreveno de mia forlaso de Hull. Tiu-ĉi sklavŝipo enhavis ses pafilegojn, dekdu virojn kaj unu knabon. Ni kunprenis segilojn, ĉenojn, ludilojn, globetojn, pecetojn de vitro, kaj tiajn komercaĵojn konvenajn al la gusto de tiuj, kun kiuj ni intencis komenci.

      Ni ne estis pli ol dekdu tagoj de la ekvatoro, kiam ventego forpelis nin, ni ne sciis kien. Subite eksonis la krio “Teron!” kaj la ŝipo alpuŝiĝis sur sablaĵon, en kiun ĝi malleviĝis tiel profunde, ke ni ne povis ĝin liberigi. Fine, ni eltrovis ke ni devas ĝin lasi, kaj atingi terbordon laŭeble. Ekire, estis boaton sur ĝia posta parto, sed ni eltrovis, ke ĝi estis deŝirita per la forto de la ondoj. Nur unu boateto restis ĉe la ŝipflanko, tial ni enboatiĝis en ĝin. Tie ni ĉiuj troviĝis, sur la malglata maro! La koro de ĉiu nun malfortiĝis, vangoj paliĝis, kaj niaj okuloj malklariĝis; ĉar estas nur unu espero, eltrovi ian golfeton, kaj iel atingi rifuĝejon apudteran. Ni nun tute transdonis niajn animojn al Dio.

      La maro pli kaj pli malglatiĝis kaj ĝia blanka ŝaŭmo tordiĝis kaj bolis. Fine, la ondoj en sia furioza sporto disrompiĝis kontraŭ la boatflanko, kaj ni ĉiuj elĵetiĝis.

      Mi povis bone naĝi, sed la povo de la ondoj kaŭzis, ke mi perdis mian spiron tro multe por tion fari. Fine, unu granda ondo terenportis min, kaj lasis min sendanĝere, kvankam konsumite pro timego. Mi starigis min sur piedoj, kaj penadis laŭeble surteriĝi, sed ĵus tiam, la kurbo de ondego suprenleviĝis kvazaŭ monteto, kiun eviti, mi tute ne havis sufiĉan forton, tial ĝi marenportis min. Mi laŭeble penadis naĝi supraĵe, entenante mian spiron, por tiun fari.

Скачать книгу